Aliĝu al la unua esperant-lingva teatra renkonto de la 25-a ĝis la 31-a de Julio 2010 Unusemajna trejnado kun multaj instruistoj kaj
diversaj kursoj: improvizata teatro, Ĝi estos gvidata de spertaj instruistoj de la Akademio de Artoj de Minsko. La renkonto interesos ĉiujn esperantistojn amantojn de amatora aŭ profesia teatro kiuj deziras malkovri la kulisojn de la rusa teatra instruado Dum unu semajno la belarusaj instruistoj, aktoroj, enscenejistoj transdonos al vi sian pasion. La renkonto finiĝos per prezento de teatraĵeto kiu resumos la semajnan laboron. La semajna programo estos diverspeca por doni al vi antaŭvidon pri la kvarjara lernado ĉe la Akademio de Artoj. Enkonduko al Kantado, Elparolado, Sceneja plastiko, Improvizado kaj aktora Tekniko kaj aliaj temoj rilate al la grupo kaj al viaj deziroj. Tiu renkonto estos oportuno por ekkonstrui profesian teatran projekton en Esperanto. Leginte nian TTTejon vi komprenos ke de pli ol 12 jaroj nia asocio proponas metiinstruajn kursojn en Belarusio por la francparolantoj kaj por la hispanparolantoj Nia teamo kutime laboras ruse kaj estas samtempe tradukata al franca kaj hispana lingvoj. Ĉar, kio gravas por ni ĉe teatro tio estas ago! Se la agoj estas ĝustaj, la sentoj estas sinceraj... En tiu kadro, la paroloj ofte maskas kaj la instruistoj ne bezonas kompreni kion diras la aktoro sed precipe kion li faras! Ĉi tiu jaro, unuafoje, ni deziras provi eksperimenton en Esperanto! Ne por kontroli ĉu tio funkcias, pri tio ni tutcertas... Sed por prepari nin labori per Esperanto, kiel komunikilo. Ne facilas trovi Esperantistojn kiuj lernas teatron... Do, nun, ni deziras vivi unu semajnan laboron pri teatro en Esperanto, fari ke tiu renkonto estu agrabla frata momento... Ni provos transdoni al vi nian amon al teatro kaj al Esperanto. La kosto de la renkonto : Okcidentaj Eŭropanoj 200 €, Orientaj Eŭropanoj 150€, aliaj 100€ La staĝo estas organizita de internacia teatra lernejo kiu jam havas longan sperton pri tutjaraj kursoj
Kontaktu nin poŝte, rete, telefone... Ĉe Facebook : Morgau La Printempo Poŝta adreso de la sidejo: 14 rue de la Tour d' Auvergne 75009 Paris / FRANCIO Telefono/fakso: +33 (0)1 42 81 33 96
Aliĝilo :
Tempotabelo:
Jen la lernejo, apud lago kaj parko : |

